Sano estas pli grava ol Oro

† Jaime Scolnik (Argentino)

Preskaŭ ĉiuj homoj asertas, ke la sano kaj la mono estas la plej grandaj bonaĵoj de tiu ĉi mondo. Kaj ili eĉ akceptas, ke el ambaŭ la sano plej gravas, ĉar mono sen sano malmulte valoras.
Malgraŭ tiu ĝenerale interkonsentita veraĵo, la agoj de la homoj preskaŭ ekskluzive celas mongajnon. Rekte aŭ ne rekte, pere aŭ senpere, monon celas la terkulturisto, kiu plugas la teron; la scienculo, kiu enfermiĝas en sia laboratorio; la studento, kiu ĉeestas la kolegion aŭ la universitaton; la industriisto, la komercisto, la metiisto, la artisto, la pastro, la advokato, la profesoro ktp.

Kompreneble, ĉar nur per mono oni povas akiri la ĉiutagan panon, pagi la vestojn, la distrajoĵn kaj amuzaĵojn kaj eĉ la rimedojn por sin instrui aŭ sin eduki .
Tamen ĉiuj agnoskas, ke la sano pli valoras ol la mono. Ni vidu nun kion faras la homoj por konservi sian sanon.
Flankenlasante momente la heredajn kaj denaskajn malsanojn, ni povas certigi, ke ĉiu homa estulo alvenas al la mondo kun altvalora kapitalo, kiun li mem ne gajnis, sed ricevis por ĝuorajto: tiu kapitalo nomiĝas "sano".Cxiu persono estas komisiita administri tiun kapitalon tiel, ke ĝi ne perdiĝu nek malpliiĝu sed kontraŭe, ke ĝi konserviĝu kaj eĉ pligrandiĝu.

Se ni liveras novan aŭtomobilon al iu aŭtisto, la daŭro de la veturilo dependas de la prudento laŭ kiu li ĝin stiros. Se li estas zorgema, ĝi daŭros multajn jarojn, liverante grandan utilon, ĝis pro natura eluzado ĝi ne plu funkcios. Sed se la stiristo, anstataŭ zorgi pri la konservado de la aŭto, ĝin kondukas al troa rapideco kaj sur  netravetureblaj vojoj kaj malatentas la cent detalojn pri ĝia bona funkciado, finfine ĝi ne plu moviĝos aŭ ĝi bruege dispeciĝos en iu ajn kurbiĝo de la vojo.
Ekzakte la samo okazas al la homo.
Cxiu estas la zorganto de sia propra sano. Tiu, kiu ĝin flegas, ĝuas sanan vivon kiu profitigas lin mem kaj liajn kunhomojn dum multaj jaroj ĝis fine la natura morto, tiel malofta hodiaŭ, lin atingas.
Tiu, kiu ĝin malflegas, suferas mil afekciojn, malsanojn kaj perturbojn; li estas devigata viziti hospitalojn, klinikojn, sanatoriojn kaj azilojn almozpetante vane la sanon, kiun li perdis per sia propra kulpo preskaŭ ĉiam, ĝis la morto venas finfine por liberigi lin de liaj suferoj.

Estas hispano proverbo (la proverboj ja estas la esprimo de la popola saĝeco), kiu diras: ,,Neniu rememoras la pulvotenejon ĝis tondras".

Kiam la kapitalo "sano" minacas perdiĝi, la koncernato kuras afliktegite eviti la katastrofon, sed jam estas preskaŭ ĉiam malfrue. Sed tiu, kiu bonfartas, ĉu li prizorgas sian sanon?

Cxiu persono leviĝas frumatene kaj hastas al sia laboro, dirante aŭ pensante: ";Mi hodiaŭ gajnos monon". Kiu leviĝas pensante aŭ dirante: "Mi hodiaŭ gajnos sanon"?

Tamen ne ekzistas pli valora kapitalo ol la sano. Sen bonfarto neniom ja valoras eĉ la plej grandaj riĉaĵoj. Kaj estas nekredeble kiel la febra hodiaŭa vivo igas la homojn okupiĝi pri cio escepte de iii mem.

Multaj personoj kredas, ke rilate sanon kaj higienon la plej certa vojo estas atenti kion la kuracistoj faras. lli naive pensas, ke, car iii lernis medicinon en la universitato kaj rajtas kuraci, la kuracistoj bone scias kio estas bona kaj kio malbona kaj sekve ili skrupule akordigas siajn konduton kaj vivon kun la postuloj de la higieno.

Sed la kuracistoj ankaŭ estas homoj kun ties virtoj kaj malvirtoj. Kaj bedaŭrinde multaj el ili nur taŭgas kiel modelo de tio kion oni ne devas fari. Despli malbone se temas pri tiuj kiuj nomiĝas ,,naturkuracistoj"; ĉar ili estas devigataj servi ciam kiel ekzemplo de ago kaj konduto.

Ni revenu al nia temo dirante, ke preskaŭ ĉiuj civilizitaj homoj estas malsanaj car ili ne obeas la naturajn leĝojn, kiuj postulas sanan kaj virtan vivon. Modernaj homoj apartiĝas pli kaj pli de naturo kaj tiu ci punas ilin per malsano.

Por forigi la malsanon, do, oni devas reveni al saĝaj reguloj de la naturo. Estas scienco kiu resumas tiujn ĉi regulojn: ĝi nomigas naturismo. Naturismo ne estas ekskluzive kuracista procedo aŭ indikaro pri mangaĵoj. gi estas multe pli, ĉar ĝi estas sistemo de la vivo.

Homoj devas konvinkiĝi, ke la sano estas rekompenco pro sana kaj virta vivo. Estas neeble, do, aĉeti la sanon ĉe la farmaciisto aŭ en la hospitaloj. Drogoj ne povas resanigi malsanulon kaj operacioj kirurgiaj ne faros el malsana organo alian sanan.
Sendube por personoi kiuj ne bone komprenas tiun ĉi gravan kaj samtempe simplan aferon estas multe pli facile engluti drogon, kiu forigos momente la doloron.

Naturismo studas la homon sub la tri aspektoj: fizika, mensa kaj morala. Vera sano ne povas ekzisti se ne estas harmonio inter tiuj tri elementoj.

Ĉiutage oni inaŭguras novajn hospitalojn, frenezulejojn kaj resaniĝejojn; sed la nombro de malsanuloj ne nur ne malkreskas sed kontraŭe, ĝi terure kreskas. Oni ne solvos la problemon de la publika sano per la kreado de novaj hospitaloj tiel same kiel oni ne solvos la problemon de la krimo per la kreado de novaj malliberejoj.

Sano kaj virto estas sinonimoj. Kiu ne akceptas tiun simplan principon ne povos eviti, frue aŭ malfrue, tristan rezulton.

†  Jaime Scolnik (Argentino) Tiu ĉi artikolo estas citita el la prologo de la libro "Sano", verkita de Jaime Scolnik.
La verkisto estas tre fama naturkuracisto en Argentino, kiu forpasis en la jaro 1999.
La libron oni povas mendi ĉe la eldonejo MZ-Verlag, kies mastro estas Harald Schicke
en Germanio, prezidanto de INA.

Referencohttp://www.mz-verlag.de