Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj de la sango

La sango, kiu konsistas el likva parto (plasmo) kaj solida parto (ruĝaj kaj blankaj globetoj kaj trombocitoj aŭ sangoglobuletoj), portas la nutrajn substancojn kaj la oksigenon nepre necesajn al ĉiuj histoj de la korpo kaj kolektas de ili la forĵetaĵojn de la ĉeloj kaj ties karbonan dioksidon.

Ni jam eksplikis antaŭe, ke la homo estas sana, kiam lia sango estas pura; kaj kiam la sango malpuriĝas jam komenciĝas la stato de malsano. La diversaj kaŭzoj, kiuj malpurigas la sangon povas reduktiĝi al unu sola: la vivo kontraŭnatura, tio estas ĉio kio kontraŭagas la naturajn leĝojn, kiuj regas la homan ekziston.

La sango estas kvazaŭ interna medio, kiu, pro la agado de reguligaj mekanismoj tenas konstantaj siajn komponantojn, malgraŭ pluraj faktoroj, kiuj celas ilin difektŝanĝi. Ĉiu organo verŝas en ĝin la produktojn de sia funkcio kaj forĵetaĵojn, kiujn la renoj, la intestoj, la haŭto kaj la pulmoj baldaŭ eliminas. Sed, se ili ne kapablas plenumi tiun taskon pro afekcio aŭ troa laboro, la ekvilibro rompiĝas kaj ekaperas la malsano.

La homa korpo kunagas do sinergie, ĉar ties diversaj organoj - same kiel la diversaj instrumentoj de orkestro - estas intime interligitaj kaj funkcias solidare por garantii la vivon.La sango, do, vehiklo de la vivo, estas normala se ĉiuj organoj kaj aparatoj de la homa korpo estas en bona sanstato kaj oni atingas ĉi tion observante sanan vivmanieron.

supren

Anemio
Ĉiu kuba milimetro de homa sango enhavas normale 4, 5 ĝis 5 milionojn da ruĝaj globetoj, 7000 ĝis 8000 blankajn globetojn kaj 200000 ĝis 300000 trombocitojn. Cent gramoj da sango enhavas normale 14 ĝis 15 gramojn da hemoglobino, kiu estas la pigmento de la ruĝaj globetoj.

Multenombraj kaŭzoj povas estigi anemion: hemoragioj, malario, sifiliso, kancero, renito, kronikaj toksiĝoj, intestaj parazitoj, malvirtoj (tabako, alkoholo ktp.) karenca nutrado, nehigiena vivo ktp. Jen ĝiaj ĉefaj simptomoj: paleco, laceco, dormemo, kap- kaj muskoldoloroj, palpitacioj, spirmalfacilo, kapturniĝo (vertiĝo), orelaj zumoj, senapetiteco ktp.

Por kuraci la anemion oni devas direktiĝi unue al la kaŭzo, kiu ĝin estigis. Estas rekomendinda la vegetara dieto, prefere nekuirita (freŝaj fruktoj, krudaj diversspecaj salatoj kaj ties sukoj ĵus elpremitaj), ĉar la kruda manĝaĵo posedas grandan kuracpovon, kaj la verda pigmento de la plantoj (klorofilo), homologa (simila) al la ruĝa pigmento de la sango (hemoglobino), kontribuas al ties normaligo nature kaj daŭre. Oni aldonu kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn, vegetarajn supojn, ovojn (unu ĉiutage aŭ ĉiuduatage), fromaĝon kaj aliajn laktaĵojn kaj nuksojn.

Estas rekomendinde fortigi la dieton per krudaj ĝermoj de tritiko, manĝeblaj maraj algoj, sekigita bierfermentilo, ekstrakto el malto, poleno de floroj kaj la raspaĵo de la flava parto de matura citronŝelo (flavonoidoj). Gravas la ĉiutaga enstomakigo de duonlitro ĝis unu litro da ĵus elpremita suko de diversaj krudaj legomoj, miksitaj aŭ ne, ĉefe spinaco, kiun oni devas trinki malrapide, per malgrandaj glutoj. Oni kompletigas la kuracadon per aer- kaj sunbanoj, aktiva vivo en plena naturo, prefere en la kamparo, en la montaro aŭ en la marbordo, spirgimnastiko, sufiĉa ripozo kaj mensa higieno.

La sanga transfuzo, kiun oni ofte faras por kuraci la anemion, havas nedaŭran efikon, ĉar la sango de la donanto estas rifuzata kaj sekve eliminata de la ricevanto post kelkaj tagoj kiel fremda histo tial, ke la sango estas ja histo, kvankam likva.

Leukemio
La eraraj kuracadoj bazitaj sur antibiotikoj kaj aliaj drogoj, la hereda antaŭ-dispozicio kaj la plimulto de la kaŭzoj de la anemio supre menciitaj povas estigi tiun gravan malsanon, kies ĉefaj simptomoj estas: paleco, infektaj kaj febraj simptomoj, senapetiteco, lezoj de la lieno, de la hepato kaj de la limfonodoj, hemoragioj, ŝveliĝo de la gingivo, ost- kaj artikdoloroj, kaj granda abundo da leŭkocitoj (blankaj globetoj) en la sango.

Kuracado

Ripozo en lito, apog- aŭ faldseĝo, prefere eksterdome; seka frotado aŭ brosado
de la haŭto; modera spirgimnastiko; evitado de fizika kaj psika streĉiĝoj; aer- kaj sunbanoj (lastaj ne se la paciento febras); dieto kiel supre indikite por anemio, insistante pri la graveco de la nekuiritaĵoj: freŝaj fruktoj, krudaj salatoj kaj ties sukoj ĵus elpremitaj, precipe ruĝa beto kaj spinaco; unu aŭ dufoje ĉiutage apliki al la liena regiono (maldekstre de la epigastro, sub la ripoj) alternajn kompresojn aŭ duŝojn varmajn-malvarmajn; nokte apliki al tiu sama regiono malvarman kompreson aŭ kataplasmon el argilo aŭ kaolino, kiujn oni demetas la sekvan matenon; preni alternajn sidbanojn varmajn-malvarmajn; trinki la dekoktaĵojn de la segaĵo de la brazila arbo Tecoma flavescens aŭ de la dispecigita ŝelo de la ĉilia planto Drymis winteri.

supren