Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Apiterapio

Abeloj kaj abelaj produktoj
Nuntempe oni ĉiam pli ofte legas pri kreskantaj kostoj de klinika kuracado, kiuj altigas la kotizojn por la asekurasocioj ĝis apenaŭ mezurebla grado. Oni legas pri kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj la tradicia medicino estas senpova, pri kromefikoj kaj missukcesoj de kemiaj preparaĵoj. Tial tute ne hazarde ĉiam pli multaj homoj serĉas naturajn metodojn, per kies helpo oni povas refortigi la korpon, konservi ĝin sana kaj ĉe bezono ankaŭ kuraci. Unu el tiuj metodoj estas uzado de abelaj produktoj.

En preskaŭ ĉiuj kulturoj de la homa civilizacio mielo, la plej konata abela produkto, validis kiel grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kiel kuracilo.

Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la 5 ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj:

  1. La cefa nutrajo de la abeloj krom la nektaro estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon. En vaksĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estigas tiel nomata abelpano.
  2. Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas
    propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn.
  3. Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon.
    Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi
    povas helpi.
  4. Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson.
  5. Por nutri la abelreginon ili preparas specialan nutrajon tiel nomatan gelee royale.

Ĉiuj tiuj abelproduktoj estas bezonataj ne nur por la abeloj, sed ili bone efikas ankau je homoj, pri kio vi konvinkigos legante la paĝon pri Abelaj produktoj.

La artikolo aperis en la INA-revuo 2004-03  (paĝoj 15 ĝis 18).

 

  • Normigo kaj apiterapio
    • abelpoleno (ĉi-kaze florpoleno) devas pludoni la genetikan
      informon, kiu estas bezonata por generi novan vivestaĵon;
    • mielo estas energiofonto. Sen energio neniu viva estaĵo povas
      evolui kaj plu generiĝi;
    • propoliso estas ideala vivo-protektilo.
  • Apiterapio en ĉiutaga vivo. Ekzemploj:
    • Uzado de abelpolenoj
    • Preventado / resanigado de arteriosklerozo helpe de propoliso

 

supren