Diversaj aplikoj de akvokuracado



Alterna membrobano
Metu sur la plankon du sitelojn aŭ aliajn taŭgajn ujojn. Plenigu unu el ili je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni, kaj la alian je malvarma akvo. Enigu ambaŭ krurojn (aŭ manojn, antaŭbrakojn, laŭbezone) ĝis preskaŭ la genuoj en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto. Ripetu la samon kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma bano daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma bano 1 minuton. Oni faras unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. Ĉio daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al la koncerna ujo.

Tiu alterna bano forte plivigligas la sangan cirkuladon, malpliigas la altan sangopremon kaj estas tre efikoplena ĉe arteriito (intermita lamado), arteriosklerozo, frostoŝvelo (pernio), malvarmaj piedoj ktp.Similmaniere, pere de 2 grandaj kuvoj, oni povas preni alternan sidbanon, kiu estas rekomendinda ĉe hernioj, ptozo (malaltiĝo) de reno kaj intestoj, stomaka dilatiĝo ktp.


Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj
Plenigu pelvon je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni kaj mergu tukon en ĝin; plenigu alian pelvon je malvarma akvo kun aparta tuko en ĝi. Unue elakvigu la varman tukon, vringu ĝin, faldu ĝin plurfoje, kaj apliku ĝin sur la koncernan korpoparton (plej ofte la ventron); kovru ĝin per seka flanelo por ke ĝi ne malvarmiĝu, aŭ surmetu tiucele ujon kun varma akvo. Atendu 3 minutojn kaj poste demetu la varman kompreson, kaj remetu ĝin en la koncernan pelvon. Elakvigu tuj la malvarman tukon, vringu ĝin, faldu ĝin plurfoje, kaj apliku ĝin sur la saman korpoparton dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma kompreso daŭras 3 minutojn, kaj ĉiu malvarma nur 1 minuton. Oni aplikas unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna pelvo.

Tiuj alternaj kompresoj, speciale rekomendindaj ĉe mallakso, estigas fortan lokan reagon, aktivigas la sangan cirkuladon, sendolorigas kaj seninflamigas.


Frotado de la malsupra parto de la ventro

      Tiel preparu por frotbano:

plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidiĝu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu ĝin en la akvo de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn-ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvo kaj ripetula saman frotadon kaj tiel ripetu seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reŭmatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj, kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman, precipe vintre. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefika.

    Frotado de la malsupra korpo

Se vi ne havas tiucele taŭgan kuvon, uzu bideon; sed renovigu kontinue la akvon dum la frotado.

Tiu frotado estas deiriga apliko, kiu ĉefe pere de la nervaj fibroj de la haŭto forte influas la internajn organojn, precipe la renojn kaj la intestojn. Sekve de tio seninflamiĝas la abdomenaj organoj, pliiĝas la kvanto de urino kaj la peristaltaj intestaj movoj kun vigla eliminado de organismaj malpuraĵoj. Krome ĝi influas ia sangcirkuladon kaj la nervaron kun favora reefiko sur multajn malsanojn.

Jen variaĵo de tiu frotado: anstataŭ meti tabulon sur la kuvon, enmetu en ĝin benketon, tiel, ke du fingroj da akvo kovru la benketon. Kiam la paciento sidiĝas, do lia postaĵo trempiĝas en tiuj du fingroj da akvo. Cetere la frotado mem estas ekzakte la sama. Tiu variaĵo estas indikita ĉe rektumaj kaj anusaj afekcioj: hemoroidoj, fistuloj ktp. Se la hemoroidoj estas grandaj kaj doloraj, la akvo ne devas esti tro malvarma.



Frotado per salo
ujon kun iom da malvarma akvo enmetu 1 aŭ 2 manplenojn da kruda salo por ke ties eĝoj kaj akraj elstaraĵoj iom malakriĝu, sed evitu, ke ĝi solviĝu.

La paciento, tute nuda, devas stari en pelvo kun varma akvo en sufiĉa kvanto por atingi liajn piedojn ĝis la maleoloj. La helpanto prenas manplenon da tiu trempita salo kaj frotadas la korpon de la paciento laŭ jena vico: maldekstra kaj dekstra brakoj, brusto kaj dorso, maldekstra kaj dekstra flankoj, ventro kaj lumboj, maldekstra kaj dekstra gamboj. Tuj poste, pere de tolaĵo aŭ viŝtuko trempita en abunda malvarma akvo, li viŝas la korpon laŭ la sama supre indikita vico. Ĉio ĉi devas esti rapide farata, dum 5 aŭ 6 minutoj. Fine li sekigas la pacienton per seka viŝtuko kaj lin enlitigas dum duonhoro por revarmiĝo.

Kiel supre dirite, la piedoj de la paciento, ĝis la maleoloj, devas esti mer-gitaj en varma akvo dum la tuta tempodaŭro de la frotado, kaj, ĉe la fino, li devas enlitiĝi dum duonhoro. Nur tiel la reago estos bona.

Se temas pri infaneto, uzu tablan (muelitan) salon malsekigitan per malvarma akvo anstataŭ kruda salo, kiu povas difekti lian delikatan haŭton.

La frotado per salo estas efikoplena fortigilo, stimulas la apetiton ktp. Oni povas ĝin fari 2 aŭ 3 foje semajne.


Gargaroj
kaj tralavoj de la buŝo kaj gorĝo per 1 kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 1 aŭ 2 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ malvo aŭ per sala akvo aŭ per roza mielo miksita kun akvo aŭ per solvaĵo de natria dikarbonato en akvo aŭ per citronsuko miksita aŭ ne kun akvo efikas ĉe aftoj kaj stomatito (respektive ulceretoj kaj inflamo de la buŝa mukozo), same kiel ĉe faringito kaj tonsilito.


Klisteroj
ne nur utilas por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigi februlon, kiam malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo estas uzata. Malgrandaj klisteroj de glaso da malvarma akvo, retenitaj dum kelkaj minutoj kaj plurfoje ripetitaj, se necese, en la sama tago, tre efikas ĉe tahxikardio, miokardiito kaj aliaj mal-sanoj kaj perturboj de la koro, kiuj manifestiĝas per tro rapida aŭ tro forta korbatado. Ĉe akuta inflamo de la urinveziko, de la dika kaj maldika intestoj ktp. efikas kontraŭ la doloroj ĉiutaga klistero de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ de malvo aŭ simpla akvo tiom varma kiom nur eble elteni; krome, ankaŭ utilas en tiuj ĉi kazoj 1 aŭ 2 ĉiutagaj klisteroj de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ de malvo tiom varma kiom al vi eblas elteni (pli aŭ malpli je 45 C), retenante ĝin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio.

Por pli ol duonlitro da enŝprucigota likvaĵo uzu klisterilon; se temas pri malgranda kvanto (glaso da likvaĵo), uzu klisterpilkon.


Kompresoj
Prenu tolaĵon el lino aŭ kotono (peco da malnova littuko taŭgas), trempu ĝin en akvo, vringu ĝin iom, faldu ĝin du-, tri- aŭ kvaroble, depende de ĝia dikeco, kaj apliku ĝin sur la koncernan korpoparton. Tuj poste oni ĝin kovras per tuko, vindo, bendo aŭ strio el flanelo aŭ alia ŝtofo sufiĉe granda porĉirkaŭvolvi tiun korpoparton kaj firme teni la kompreson helpe de sendanĝera pinglo.



Malvarmaj kompresoj
estas konsilindaj ĉe lokaj, precipe akutaj, inflamoj (apendicito, hepatito, enterito, kojlito, prostatito, testikito, ovariito, tonsilito, pleŭrito, pulmito, artrito, flebito ks.), kaj ĉe doloroj, spasmoj, mallakso, dispepsio, varikoj, febro ktp. Oni renovigas ilin ĉiu-10, -15 aŭ -20minute, laŭbezone, dum la tago. Nokte oni aplikas alian kompreson, kiun oni demetas la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin, ĝenerale, dum la dormohoroj. De temp' al tempo oni devas ĝin lavpurigi, ĉar ĝi estas penetrita de malpuraĵoj kaj tok-soj de la malsano.

En kelkaj kazoj oni ne bezonas kovri la malvarman kompreson; ekzemple, kiam ĝi estas aplikata sur la ventro de kuŝanto, kaj oni devas ofte ĝin renovigi; aŭ sur la kapo, ĉe kapdoloroj ktp.


Mergobano
La paciento mergiĝas en la akvon de la banujo ĝis la kolo kaj restas tie dum fiksota tempodaŭro; dume oni malsekigas la kapon per la sama akvo. La malvarma mergobano, precipe rekomendinda dum alta febro
(pli ol 39 C), estigas intensajn nervan, cirkulan kaj varmregulan reagojn. Tial ĝi devas daŭri nur kelkajn sekundojn, kaj estas aplikebla sole nur al fortuloj. La varmeta mergobano, kiu daŭras 10-20 minutojn, preskaŭ ne estigas tiajn reagojn (aŭ ili estas tre malfortaj), kaj estas rekomendinda ĉe sendormeco, nervozeco ktp. Aldonante al la akvo 1 aŭ 2 manplenojn da amelo (aŭ dekokto de malvofloroj aŭ de brano de tritiko) ĝi tre utilas ĉe jukado, ekzemo kaj aliaj dermatozoj. Ĉe Bazedova malsano (hipertiroidismo) kaj ĉe tahxikardio (troa rapideco de la kora pulsado) prenu la mergobanon laŭ jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 C; la duan tagon, je 34 C; la trian tagon, je 33 C; ĉiun sekvantan tagon malpliigu 1 C, ĝis atingi 28 aŭ 29 C, kaj tiam daŭrigu ĉiutage je tiu ĉi temperaturo, se eble. Ĉe febro oni prenas la mergobanon je 3 aŭ 4 C malpli ol la temperaturo de la korpo. La varma mergobano, kiu deprimas, kiam ĝi estas tro longa, havas limigitajn indikojn ĉe malfortuloj, senmineraliĝintoj ktp. Ĉe rena koliko prenu ĝin dum 15-30 minutoj, kaj ripetu ĝin, se necese; aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Dume surmetu malvarman kompreson sur la kapon.
dfgs


Naza tralavo
per unu kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 2 aŭ 3 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per citronsuko miksita kun komuna akvo laŭ la sama proporcio aŭ per iom varmeta sala akvo aŭ per dekokto de ekvizeto utilas ĉe rinito (inflamo de la naza mukozo), kongesto de la nazaj kavoj ktp. Oni devas sorbi la likvaĵon en la nazon, kaj klini la kapon malantaŭen por ke la nazaj kavoj plene trempiĝu.


Okulbano
Plenigu pelvon per malvarma akvo, prefere apenaŭ salita per pinĉopreno da salo, kaj enakvigu la frunton kaj la fermitajn okulojn. Tiam malfermu la okulojn en la akvo, rigardante en diversajn direktojn dum 5 sekundoj; elakvigu la kapon, iom palpebrumu, kaj denove enakvigu la frunton kaj la okulojn dum aliaj 5 sekundoj. Oni povas ripeti la samon 3 aŭ 4 foje, tiel, ke la okulbano daŭros entute 15-20 sekundojn.

Tiu okulbano estas tre rekomendinda por fortigi la vidkapablon, kaj por ripozigi la okulojn kaj cerbon post mensa aŭ vida laciĝo aŭ troa streĉado (longa legado aŭ simila laboro, precipe ĉe arta lumo). Ĝi ankaŭ efikas ĉe okul- kaj orbitinflamoj.


Paŝadi nudpiede sur malseka grundo

Tiu-ĉi simpla akvoterapiaĵo tre utilas al tiuj, kiuj suferas de malvarmaj piedoj, kapdoloroj, astmo, perturboj en la urina veziko, en la utero ktp. Ĝi ankaŭ influas reflekse la renojn kaj la intestojn, favorante ties funkciojn, kaj plifortigas la tutan nervan sistemon. Ĝi konsistas en paŝadi nudpiede (cetere varme vestita, se malvarmas) sur la malseka grundo, prefere sur gazono aŭ herbotapiŝo kovrita de matena roso; aŭ sur malseka bordo de maro, lago, kanalo aŭ rivero; aŭ simple sur la tera grundo, aŭ sur planko tegita per brikoj, ŝtonoj, mozaikoj aŭ kaheloj antaŭe malsekigitaj per abunda malvarma akvo. Komencu paŝadi dum 1 minuto la unuan tagon, kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis atingi, post 15-20tagoj, 15-20 minutojn, kaj tiam daŭrigu en tiu tempodaŭro ĉiutage. La plej konvena horo por tion fari estas frumatene, ĉe ellitiĝo; tamen, se tio ne eblas, faru ĝin dum la tago, almenaŭ 3 horojn post manĝo. La efikeco de tiu apliko ŝuldiĝas ne nur al la agado de la malvarma akvo, sed ankaŭ al la rekta kontakto de la piedoj kun la elektromagneta energio de la tero, kiun la homa organismo nepre bezonas por la ekvilibro de siasano, kaj disde kiu li estas ordinare izolita per nilonaj (aŭ el aliaj arte faritaj materialoj) ŝtrumpoj, ŝuoj el plasto aŭ el kaŭĉuko ktp.



Ŝprucigoj
Pere de ŝprucigilo aŭ kaŭĉuka tubo aŭ rekte de la krano aŭ uzante la bideon, oni ŝprucigas akvon, ĝenerale malvarman, sur la indikitan korpoparton de la paciento, dum 2-3 minutoj. Sur la gambojn aŭ krurojn, la ŝprucigoj utilas ĉe varikoj; sur la skroton, ĉe skrotovariko; sur la anuson, ĉe hemoroidoj; sur la vizaĝon, ĉe inflamo aŭ kongesto de la okuloj, de la fruntaj kaj maksilaj sinusoj ktp.; sur la kranion, ĉe kapdoloro, kapkongesto, migreno ktp. La ŝprucigoj kapablas influi reflekse eĉ malproksimajn organojn. Ekzemple: ŝprucigo sur la plandojn normaligas la sangcirkuladon ĉe la abdomenaj organoj kaj kontribuas en la kuracado de uteraj hemoragioj.
dfgs


Ŝvitiga envolvo
Sternu unue litkovrilon sur la lito, sursternu sekan littukon kaj tuj poste alian littukon trempitan en malvarma akvo kaj iom vringitan. La paciento, tutnuda, kuŝiĝas dorse sur la malseka littuko, kaj la helpanto streĉe envolvas en ĝin lian tutan korpon, escepte de la kapo; tuj poste en la sekan littukon, kaj finfine en la litkovrilon, streĉante ĝin helpe de sendanĝeraj pingloj. Ĉio devas esti rapide farita por ke la paciento ne malvarmiĝu. Apliku tuj litvarmigilon ĉe la piedoj kaj aliajn ĉe la flankoj, aparte vintre, ĉar tre gravas, ke li baldaŭ revarmiĝu kaj ekŝvitu. Por faciligi la ŝvitadon, la paciento devas trinki tason da tizano de tili- aŭ boragofloroj 10 minutojn antaŭ la envolvo, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum ĝi.

                      Preparo de s'vitiga envolvo

La ŝvitiga envolvo daŭras ordinare 1 ĝis 1, 5 horojn; iom malpli ĉe malfortuloj, kormalsanuloj ks. Ĉe la fino la helpanto devas rapide frotadi lian korpon per tuko trempita en malvarma akvo, precipe ĉe februlo, kaj ĝin sekigi.

Tiu envolvo efikas ĉe febraj malsanoj, sendormeco, nerva ekscitiĝo ks.; ankaŭ ĉe tiuj pacientoj, kiuj bezonas ŝviti, sed kiuj ial ne povas aŭ ne devas preni vaporbanon.

Antaŭ la envolvo la paciento devas urini kaj, se eble, feki.

                           Ŝvitiga envolvo


Se dum la envolvo estiĝas kapdoloro aŭ -kongesto, apliku malvarman kompreson sur la kapon.

Normale la reago aperas tuj post la apliko de la envolvo. Do, se post 5-10 minutoj la paciento sentas malvarmon malgraŭ la litvarmigiloj, estas preferinde ĝin demeti.



Samtempa varma krur- kaj antauxbrakbano
Metu sur la plankon sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni. Metu sur tablon aŭ benkon alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj.
Tiu bano devas daŭri pli aŭ malpli 10 minutojn. Se ĝi estas bone eltenebla, ĝi povas daŭri 12-15 minutojn, kaj oni povas ripeti ĝin 2-3foje en la sama tago, se necese; kontraŭe, oni devas ĝin ĉesigi post 6 aŭ 8 minutoj.

Tiu ĉi bano bone utilas al astmuloj kaj al suferantoj de malforteco kaj nesufiĉeco de la kormuskolo, ĉar ĝi forte plivigligas la sangan cirkuladon.


Sidbano
Plenigu larĝan pelvon (aŭ kuvon aŭ tinon) per akvo kaj sidiĝu en ĝin tiel, ke la nivelo de la akvo atingu vian umbilikon. La krurojn ne enakvigu. La sidbano daŭras proksimume 5-15 minutojn kaj povas ripetiĝi en la sama tago, se necese.

Malvarma, ĝi utilas ĉe febro, inflamo aŭ kongesto de ventraj kaj pelvaj organoj, hemoroidoj ktp.

Varmeta, ĝi estas rekomendinda ĉe sentemaj hemoroidoj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon.

Varma, prenu ĝin ĉe inflamo de la urinveziko, malfacila kaj dolora menstruado ktp.



Trunkobano
Ĝi similas la sidbanon, sed la paciento devas duonkuŝiĝi en la akvon por ke lia dorso enakviĝu. Tiucele iom pli ampleksa ujo estas necesa. Krurojn, brakojn kaj bruston ne enakvigu.

Oni prenas la trunkobanon: malvarma, ĉe alta febro; varmeta, ĉe sendormeco, nervozeco, arterisklerozo; varma, ĉe rena kaj hepata kolikoj, lumbago ktp.

La trunkobano povas iel anstataŭi la mergobanon, kiam granda banujo ne estas havebla.



Tutkorpa frotado
Vi mem aŭ prefere helpanto devas energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en akvo kaj apenaŭ premtordita laŭ tiu ĉi vico: la krurojn, la brakojn, la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekiĝu kaj, se vi estas malforta, enlitiĝu.

Malvarma, ĝi hardas kontraŭ oftaj malvarmumoj kaj fortigas la korpon.

Malfortuloj kaj ĝenerale tiuj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon, faru ĝin apenaŭ varmeta.Varma, ĝi tre utilas ĉe kronika renito, uremio ktp., ĉar ĝi draste stimulas la funkciadon de la haŭto, kiu certagrade plenumas la taskon de suplementa reno.


Tutkorpa vaporbano
Sub kanplektita (aĵura) seĝo metu sur la plankon ujon kun bolanta akvo; sidiĝu tute nuda sur tiu seĝo kaj envolvu vin mem kune kun la seĝo per granda mantelo, kiu iras de la planko ĝis via kolo al kiu ĝi alĝustiĝas por eviti, ke la vaporo tralikiĝu. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu primuson, braĝujon aŭ elektran varmigilon (atentu: ne brulvundu vin!). Nur la kapo devas resti ekster la mantelo. Tiu vaporbano daŭras 15 minutojn la unuan fojon; 20 minutojn la duan fojon; 25 minutojn la trian, kaj 30 minutojn la kvaran fojon. Duonhoro estas ĝenerale la maksimuma daŭro, kiun oni ne transpasu. Se dum la vaporbano vi sentas kapdoloron, -turniĝon aŭ sveneton, apliku malvarman kompreson sur la kapon, renovigante ĝin laŭbezone; se tio ne efikas, ĉesigu la vaporbanon.

            Tutkorpa vaporbano
Tiuj, kiuj suferas de la koro, arterioj, alta sangopremo, nervaro, tuberkulozo, same kiel troaĝuloj, malfortuloj kaj februloj tute ne devas preni vaporbanon. Virinoj dum menstruo kaj gravediĝo ne prenu vaporbanon.

Vaporbano ŝvitigas la pacienton, eliminante tiel el la korpo diversajn malu-tilajn substancojn tra la poroj. Por intensigi do la ŝvitadon, la paciento devas trinki tason da varma akvo kun citronsuko aŭ tizanon de tili- aŭ boragofloroj kelkajn minutojn antaŭ la vaporbano, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum ĝi.

Fininte la vaporbanon, estas konsilinde en multaj kazoj forigi la ŝvitaĵon per tuko trempita en malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo; poste kuŝiĝu kaj ripozu duonhoron.

Oni fabrikas specialajn aparatojn por preni hejme vaporbanojn. Sed tiuj,
kiuj ne havas la eblecon ilin aĉeti, povas improvizi pere de stangetoj kaj
tolaĵo kestegon tiucelan. Tamen la supre indikita simpla procedo sufiĉas. En multaj urboj funkcias bandomoj kun instalaĵoj por vaporbanoj.

Ĝenerale oni prenas tutkorpan vaporbanon unu fojon semajne, malproksime de la manĝoj (1 horon antaŭe aŭ 3 horojn poste).



Vaginaj enssprucigoj
per 4-6 kulerplenoj da oksigena akvo je 10 volumenoj miksitaj kun 1 litro da komuna varmeta akvo aŭ per solvaĵo de 2 kulerplenoj da natria hidrokarbonato en la sama kvanto da akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ mal-vo aŭ ekvizeto aŭ folioj de juglandujo; aŭ simple per iom varmeta sala akvo utilas ĉe vaginito, utera cervikito, vagina elfluo ktp. Tiucele la virino devas kuŝi horizontale (ne kaŭri), kaj uzi enŝprucigilon aŭ klisterilon kaj komunan vaginan kanulon, iom retenante la akvon, laŭmezure, kiel ĝi penetras.


Vaporbano al la gamboj
La paciento sidiĝas sur seĝo kaj apogas sian piedon sur alia seĝo aŭ benko. Sub la gambo oni instalas sur primuso, braĝujo aŭ elektra varmigilo ujon kun bolanta akvo. Oni kovras la gambon per tuko aŭ mantelo sufiĉe granda por atingi la plankon tiel, ke la vaporo ne tralikiĝu. Post tiu vaporbano, kiu daŭras 15-30 minutojn, oni refreŝigas la membron per iom da freŝa aŭ apenaŭ varmeta akvo, kaj oni sekiĝas.

Similmaniere oni prenas vaporbanon al la brako. En tiu-ĉi okazo oni apogas la manon sur la dorso de seĝo sub kiu oni instalas la ujon kun bolanta akvo.Tiu vaporbano efikas ĉe artrozoj, kronikaj artritoj, reŭmatismo ktp.


Vaporbano al la malsupra duono de la korpo

Kiam oni celas ŝvitigi nur la malsupran duonon de la korpo, tio estas de la talio ĝis la piedoj, la procedo estas tiel kiel supre indikite, kun la diferenco, ke la mantelo devas alĝustiĝi ne al la kolo sed al la talio, lasante la supran duonon de la korpo libera.

Oni povas preni ĝin pli ofte ol la antaŭan (2-3 fojojn semajne). Ĝi efikas ĉe fistuloj, hemoroidoj, blenoragio, ascito, hidropso, malsanoj de la renoj, ovarioj, utero kaj aliaj abdomenaj organoj.


Vaporbano al la supra parto de la korpo
Sur tablon aŭ benkon metu ujon kun bolanta akvo kaj folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu nur elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas. Se ĝi ne estas havebla, demetu la ujon kun bolanta akvo de sur la primuso, braĝujo aŭ gasfornelo tuj antaŭ la vaporbano por eviti ties toksajn haladzojn. Senvestigu la supran duonon de via korpo, kovru ĝin per granda tuko aŭ mantelo, alĝustigu tiun ĉi al via talio, kaj, kliniĝante super la ujon, ricevu tiun vaporon al via busto dum 15-20 minutoj, sidante aŭ starante. Je la fino forigu la ŝvitaĵon per tuko trempita en apenaŭ varmeta akvo, sekiĝu, vestiĝu kaj ripozu duonhoron.

Tiu ĉi vaporbano al la busto efikas ĉe bronkito, traheito, pleŭrito kaj aliaj malsanoj de la spira aparato, ĉar ĝi helpas elimini mukaĵojn, mikrobojn, polvon kaj aliajn malutilajn substancojn. Oni povas preni ĝin ĉiunokte (aŭ ĉiuduanokte) antaŭ enlitiĝo.

Se temas pri malsanoj de la nazo, sinusoj, faringo, laringo, tonsiloj, parotidoj, okuloj, oreloj ktp., la paciento ne bezonas senvestiĝi, ĉar li prenos la vaporbanon nur al la kapo. Cetere la procedo similas al la antaŭa.

En kelkaj kazoj oni povas limigi ankoraŭ pli la traktotan regionon pere de inhalilo, kiu estas aĉetebla en la komercejoj, sed kiun oni povas ankaŭ improvize fari hejme el kartono aŭ alia materialo, kaj ĝin adapti al beko de akvoboligilo.


Varmaj kompresoj
estas konsilindaj ĉe inflamo de la urinveziko, menstruaj doloroj, kaj aliaj doloroj (hepataj, uteraj, intestaj, renaj, torakaj) ĉe kiuj la malvarmaj ne efikas. Kovru ilin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur ilin ujon kun varma akvo. Ĉe apendicito apliku nur malvarmajn kompresojn, ne varmajn.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo