Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj

Krom la koncize priskribitaj pli supre, ekzistas multaj aliaj akutaj infektaj malsanoj, por kies kuracado oni devas sekvi la generalajn indikojn.


Akuta artika reu'matismo (reu'matisma febro)
estas infekta malsano, kiu trafas ĝenerale junajn adoltojn (pleje 20-30 jarajn) kun antaŭdispozicio. Oni devas klare distingi ĝin disde artrito, artrozo, reumatosimila artrito kaj aliaj diversspecaj artikaj afekcioj. Ties prodromoj (antaŭsignoj), kiuj daŭras 8-15 tagojn, konsistas ofte el angino, febro kaj diareo. Poste aperas la artikaj simptomoj:

ambaŭflankaj grandaj artikoj de la supraj kaj malsupraj membroj estas pleje trafitaj. La doloro estas akrega kaj la plej eta movo aŭ premo intensigas ĝin.

Tial la paciento kuŝas senmove surdorse kaj tenas siajn membrojn duonfleksitaj. La moviĝemo estas karakterizaĵo de tiu doloro, kiu rapide pasas de unu artiko al alia kun akompano de ŝvelo, ruĝeco kaj plialtiĝo de la loka temperaturo. La facio de la paciento (la specifa aspekto de ties vizaĝo) estas karakteriza: pala (tiu malsano intense anemias), angora, malvigla; li febras kaj abunde ŝvitas. La krizo daŭras ordinare 10-12 tagojn, sed tiu daŭro tre varias. Recidivoj oftas. La reumatisma febro - kiel tekstas konata medicina aforismo lekas la artikojn kaj mordas la koron. Tio signifas, ke ĝi ne postlasas artikajn lezojn, sed kaŭzas tre ofte korajn komplikaĵojn (endokardiiton kaj perikardiiton), sen menciado de aliaj (cerba, pleura, okula).

Kompleta enlita ripozo estas nepre necesa dum la tuta daŭro de la malsano. Apliku malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn sur la afekciitajn artikojn kaj ankaŭ sur la antaŭkoran regionon.
Se la doloraj artikoj ne toleras la malvarmajn kompresojn nek la malvarmajn kataplasmojn el argilo, surŝprucigu sur ilin malvarman akvon dum 1 aŭ 2 minutoj ĉiuhore aŭ ĉiuduahore. Kiam la febro kaj doloroj malpliiĝas, utilas kelkfoje anstataŭigi la malvarmajn aplikojn per varmaj: fomentajoj, sinapaj kataplasmoj, sablosako ks.

Difterio
estas toksinfekta kontaĝa malsano, kiu trafas pleje infanojn 2-7 jarajn. Ĝi okazigas ĝenerale anginon, sed povas ankaŭ invadi la laringon kaj eĉ la traheon.
Sur tiuj mukozoj formiĝas brilblankaj falsaj membranoj, kiuj forte alteniĝas la ili, povas ŝtopi la spirajn vojojn kaj mortigi per asfiksio (krupo aŭ pseudomembrana laringito). Krome la difteria toksino kontribuas al senforteco de la paciento kaj kapablas kaŭzi gravajn lezojn de la nervaj centroj, kormuskoloj, renoj kaj surrenaj glandoj.
Kiam la malsano prezentiĝas sub tiu maligna formo, precipe pro elĉerpigo de la natura viviga energio, la prognozo estas ofte morton montranta.

La kuracado devas inkludi malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kaolino (aŭ malvarmajn kompresojn) sur la kolon, tage kaj nokte, kaj oftajn gargarojn per citron- aŭ ananasosuko, kaj tralavojn de la nazo per oksigena akvo je 10 volumenoj miksita samproporcie kun komuna akvo aŭ per dekoktajo de kamomilo aŭ malvo aŭ ekvizeto aŭ per sala akvo. Por eviti komplikajojn, la paciento devas enlite ripozi eĉ dum la tuta konvalesko.

Epidemia parotidito
estas kontaĝa infekta malsano, ofta en urboj, precipe en lernejoj, kazernoj, fabrikoj, hospitaloj ktp., kiu ordinare trafas homojn inter 5- kaj 25jarajn. La parotidaj glandoj (la plej grandaj el la salivaj), situantaj sub la ekstera aŭda kanalo kaj apud la mandiblo, ŝvelas kaj doloras; kelkfoje la submandiblaj glandoj estas ankaŭ afekciitaj.
Ties prognozo estas ĝenerale tre benigna; sed la parotida (mumpsa) testikito, malfrua manifestiĝo de tiu malsano, povas aperi kelkfoje, kaj, se ĝi trafas ambaŭ testikojn, ĝi ofte rezultigas impotentecon kaj/aŭ sterilecon. Por tion eviti, tre gravas la absoluta enlita ripozo dum la tuta daŭro de la malsano. Malvarmaj kataplasmoj el argilo sur la afekciitajn glandojn estas speciale rekomendindaj. Post la akuta periodo oni povas apliki varmajn kataplasmojn (aŭ fomentajojn) anstataŭ malvarmajn. Se testikito (aŭ ovariito) aperas: apliku sur tiun regionon malvarmajn kataplasmojn el aĝilo aŭ kompresojn ofte renovigitajn; kaj uzu suspensorion por subteni la testikojn.

Erizipelo
estas infekta malsano karakterizita per inflamo de la (plej ofte vizaĝa) haŭto. Tiu ĉi prezentiĝas sub formo de elaste malmola ruĝa plato, kies reliefa rando klare elstaras de sur la ĉirkaŭanta sana haŭto. Ĝi daŭras ordinare 8-10 tagojn kaj la prognozo estas benigna. La kontago okazas, ne tra la aero kiel ĉe la erupciaj malsanoj, sed per la manoj, tolaĵoj aŭ instrumentoj. Skrupulaj higienaj antaŭzorgoj estas do necesaj por eviti ĝin. Malvarmaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino (aŭ malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj) sur la lezon, tage kaj nokte, estas tre rekomendindaj.

Gripo
estas epidemia infekta kaj treege kontaĝa malsano. Ties trafito subite sin sentas profunde laca; li ternas, tusas, tremas kaj la tuta korpo doloras. La pulso plirapidigas, la febro atingas 40 C, la astenio (nenormala manko de fortoj) kaj cefaleo (forta kapdoloro) intensiĝas, aperas dispneo (spirmalfacilo) kaj kompleta anoreksio (senapetiteco). Tiu toksa stato daŭras ordinare 48 horojn, kaj poste la simptomoj iompostiome malgraviĝas. Tamen la konvalesko estas malrapida, kaj ofte, kiam kuracita perfarmaciaĵoj, nur post kelkaj semajnoj la paciento povas rekomenci sian normalan vivon.

Koklus'o
estas infekta kontaĝa malsano, trafanta precipe infanojn 2- ĝis 5-jarajn. Ĝenerale negrava, ĝi povas fariĝi grava ĉe infanoj subnutritaj, loĝantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj aŭ en hospitaloj, aziloj ks. Post sensimptoma inkubacio aperas la katara (ĝuste la kontaĝa) periodo apenaŭ distingebla de simpla bronkito, kiu daŭras proksimume 10-15 tagojn. Poste aperas karakteriza tusado konsistanta el intensaj tusoserioj interrompataj de longaj siblaj enspiroj iom similantaj kokokrion. Rimarkindas, ke ĉiu tusoserio apartenas al unusola elspiro; diference de la kokluŝosimila tusado ĉe bronkopulmito. Kun la vizaĝo kongestita, la lango iom elŝovita, la okuloj protrudaj (elstarantaj) kaj ruĝaj, kaj la vejnaro de la vizaĝo kaj kolo turgeska, la terurita infano atakata de tiu konvulsia tusado kredigas al la ĉirkaŭantoj, ke lia sufokiĝo estas baldaŭa.
Post tiu paroksismo (kulmino), la fino de la krizo anonciĝas per la sputado de viskozaj mukaĵoj kaj ofte ankaŭ per vomoj, kiuj, kiam ofte ripetiĝantaj, povas konduki al subnutriĝo. Tial, kiam la paciento trankviliĝas post la atako, oni devas manĝigi lin iompostiome.
La ofteco kaj intenseco de la atakoj tre varias, kaj iufoje la emocio aŭ la kolero provokas ilin. La trafito de kokluso, eĉ post konvalesko (kiu okazas 4-6 semajnojn post la komenciĝo de la karakteriza tusado), konservas longatempe tendencon al koklŝsa aŭ kokluŝoida tusado, eĉ kun akompano kelkfoje de vomoj kaj naza sangelfluo. La kuracado devas inkludi klimatoterapion, t. e. restadon en klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) aŭ almenaŭ en la kamparo. Speciala atento devas esti turnata al la ofte perturbita psika stato de la paciento.

Morbilo
Ties inkubacio, t. e. la tempo inter la kontaĝado kaj la apero de la unuaj simptomoj, kalkuliĝas 12 tagoj. Tiam prezentiĝas la invada periodo, kiu daŭras 2-3 tagojn: la paciento ternas, liaj okuloj, nazo kaj faringo estas kongestitaj, li plendas kelkfoje pri kapdoloro aŭ -pezecsento, kaj iom febras. La sekvan tagon tiuj simptomoj intensiĝas; li tusas, sur la busa mukozo aperas blankaj makuletoj (enantemo), kaj la lango estas kovrita de blanketa materio (saburo). Poste, ordinare dumnokte, kun akompano de alta febro (ĉirkaŭ 40 C) kaj plirapidiĝo de la pulso (120-140 pulsobatoj en minuto), aperas la erupcio formita de rozkoloraj makuloj (ekzantemo): unue sur la flankaj partoj de la kolo, malantaŭ la oreloj, frunto, vizaĝo; poste sur la supra parto de la torako, dorso, ventro, ekstremaĵoj. Post 5-6 tagoj la erupcio malaperas kaj la konvalesko komenciĝas. Okazas kelkfoje, precipe ce debilaj infanoj, ke la erupcio manifestiĝas malforte: konsilindas tiukaze bani la pacienton en varmeta akvo.

Poliomjelito (infana paralizo)
estas grava infekta malsano, karakterizita per inflamo de la griza substanco de la mjelo. Ĝi trafas pleje infanojn 4- ĝis 9-jarajn; sed ĉiuj infanoj de 1- ĝis 16-jaraj (virseksaj pli ofte ol inseksaj) estas ricevemaj. Junuloj pli aĝaj kaj eĉ adoltoj povas ankaŭ esti trafitaj. Post inkubacio daŭranta 7-14 tagojn aperas 2- gis 4-taga prodroma periodo, karakterizita ĝenerale per nealta febro, kapdoloro, senapetiteco, vomoj, gorĝa doloro kaj dormemo; en aliaj kazoj, nazkararo, tusado aŭ lakso.
Diagnozo dum tiu ĉi frua periodo estus tre grava, sed ordinare malfacila, ĉar tiuj simptomoj estas komunaj al multaj aliaj infektaj malsanoj. Aperas poste gravaj simptomoj: intensaj kap- kaj muskoldoloroj, alta febro (malofte pli ol 39,5 C), vomoj, nuka kaj spina rigideco, antaŭtimo. La rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj, kiuj karakterizas tiun periodon, ŝuldiĝas al muskolaj spasmoj. Kiam la centra nerva sistemo estas jam afekciita, la paciento ne volas, ke oni tuŝu aŭ movu lin: li pene sidiĝas kun la trunko klinita malantaŭen, sin apoĝante en tiu pozicio sur la brakoj etenditaj ankaŭ malantaŭen. Li ne povas aktive fleksi la kolon; kaj, en sida pozicio, li ne povas fleksi la trunkon sur la femuron, se li ne fleksas samtempe la gambojn. Mallakso oftas, same kiel nedaŭra paralizo de la urinveziko.

Multaj kazoj de poliomjelito alprenas la paralizan formon ekde la tria tago de la stata periodo. Ĝi trafas unu aŭ plurajn muskolajn grupojn, kiuj prezentas diversgradajn parezojn aŭ paralizojn. La muskoloj de la gamboj estas plej ofte afekciitaj. Grava danĝero de sufokiĝo (asfiksio) minacas la pacienton, kies voĉo tre mallaŭtiĝas, kiam la spiraj muskoloj estas trafitaj.
La kuracado konsistas en la plej strikta observado kaj plenumado de la ĝeneralaj indikoj por la infektaj malsanoj. La paciento devas kuŝi sur firma matraco metita sur tabuloj, por eviti sinkadon. Evitu ankaŭ iamaniere, ke la littuko kaj -kovrilo sin apogu sur la piedfingroj. Por faciligi la malstreĉiĝon de la spasmaj muskoloj, la kuracisto devas laŭkaze ŝanĝi lian pozicion kaj/ aŭ uzi alcelan kusenon. Kiam la muskoldoloroj aperas, apliku sur tiun regionon kaj ankaŭ sur la tutan spinon varmajn fomentaĵojn ofte renovigitajn dum la tuta tago, kaj tuj kovru ilin per lana ŝtofo por konservi la varmon; ankaŭ utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj. Ŝvitiga envolvo povas esti necesa kelkfoje por ŝvitigi la pacienton.
Kiam la parezoj aŭ paralizoj aperas, la movoterapio ludas tre gravan rolon. Oni komencas per pasivaj movoj; poste masaĝoj kaj reedukaj ekzercoj, kondiĉe, ke la paciento ne sentu doloron. Tiu ĉi devas, laŭeble ofte, ŝanĝi sian dekubiton por preventi kuŝeskarojn. Oni sin turnas al la oksigenterapio kaj eventuale eĉ al ŝtalpulmo (spirkasono), kiam aperas la unuaj simptomoj de asfiksio.

Rubeolo
estas la plej benigna el ĉiuj erupciaj febroj, kaj tre malofte kondukas al komplikaĵoj. Ĝi similas jen al morbilo, jen al skarlatino, sed ĝiaj simptomoj estas tre mildaj.

Skarlatino
evoluas laŭ 4 periodoj:

La skarlatino estas pli serioza malsano ol la du antaŭaj, kaj ne malofte kondukas al komplikaĵoj: tonsil-, rin-, orel-, aden-, ren- kaj artrito. Strikta observado de la indikoj estas nepre necesa, precipe pri severa dieto kaj ripozo. Por preventi renan komplikaĵon, trinku tizanojn de urinigaj herboj: stigmoj de maizo, ekvizeto, borago- kaj violfloroj ktp. Se la erupcio manifestiĝas malforte, banu la pacienton en varmeta akvo. Se la gorĝo tre doloras, tralavu ĝin per salita akvo aŭ citronsuko solvita en akvo aŭ dekoktaĵo de alteo. La paciento ne devas ellitiĝi antaŭ la kompleta malapero de ĉiuj simptomoj, eĉ la sajne plej malgravaj.

Tifoida febro
estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- gis 30-jarulojn; malpli ofte 1-gis 15-jarulojn. Post la 30a jaro ĝi grade maloftiĝas.
Post inkubacio aperas invadaj simptomoj: senapetiteco, intensa soifo, muskolaj kaj kapdoloroj, lakso, kelkfoje mallakso, vertiĝoj (kapturnoj), sendormeco, laciĝo ktp. Sekvas kontinua febro (39-40 C), daŭranta 2 aŭ 3 semajnojn. Stuporo, malvigleco, surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksiĝo ol de la febro mem. La lakso estas la plej konstanta intesta simptomo, kiu daŭras ofte ĝis la senfebriĝo. Meteorismo (abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj), pligrandiĝo de la hepato kaj lieno, bronkito kaj relative malrapida pulso estas aliaj simptomoj de tiu malsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebriĝo generale okazas grade, kaj la paciento resaniĝas post 3- gis 8-semajna konvalesko. La komplikaĵoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon.
Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaŭa sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado. Tiu ĉi konsistas en la plej strikta observado de la kvinpunkta indikaro komune aplikebla al ĉiuj akutaj infektaj malsanoj (vidu pli supre) kun speciala insistado pri la dieto kaj la hidroterapio. Kiam bone tolerataj, la malvarmaj kataplasmoj el argilo renovigitaj dumtage ĉiuhore kaj aplikitaj dum 4 horoj matene, 4 horoj posttagmeze, kaj alia dum la tuta nokto, avantaĝe anstataŭas la malvarmajn kompresojn sur la ventron.
Tuj kiam la stato de la paciento tion permesas, oni komencas manĝigi lin, evitante nur en la komenco la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, la branon de cerealoj; ankaŭ la integran kaj sekalan panojn. Prefere muelu, raspu, pistu, kribru aŭ likvigu subtile la manĝaĵojn. Emo al kolapso (rapida malpliiĝo de la fortoj), intesta hemoragio, minaco de perforado, netolereco ks. kontraŭindikas la mergobanon, kiun oni povas anstataŭigi per kompresoj, frotadoj kaj envolvoj.
Por preventi la kuŝeskarojn (vundokrustoj, kaŭzitaj de kutima kuŝado dum longa malsano), kiuj aperas kelkfoje en la sakra regiono, la paciento devas, laŭeble ofte, ŝanĝi sian kuĵpozicion kaj uzi ringforman aertubon el kaŭĉuko.

Varicelo
estas tre kontaĝa, sed benigna infekta malsano, karakterizita per erupcio de blazoj (veziketoj) entenantaj klaran likvaĵon. Post 24-28 horoj tiu ĉi iom malklariĝas, la blazo perdas sian travideblecon, ŝrumpas kaj kovriĝas per nigreta krusto, kiu defalas post 10-15 tagoj. Ordinare ĝi ne postlasas cikatrojn. Por eviti ungovundojn (kun ebla infekto) pro gratado, banu ĉiutage la pacienton en varmeta akvo; sekigu la haŭton, kaj surŝutu ĝin per amelfaruno, kiu mildigos la jukadon.

Variolo
estas kontaĝa kaj epidemia infekta malsano, kiun ni pritraktos nur tre koncize, ĉar ĝi maloftege aperas nuntempe. La erupcio konsistas el pustuloj (ŝvelaĵoj entenantaj puson), kiuj sekiĝas, postlasante krustojn kaj fine cikatrojn (stigmatoj aŭ variolmarkoj).
Krom la ĉiutaga banado en varmeta akvo, prefere kun fekulo aŭ dekoktaĵo de malvo aŭ ekvizeto, kiu mildigos la jukadon, estas speciale rekomendindaj la malvarmaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino sur la erupcio, kiuj akcelos la kuracadon de la haŭtaj lezoj. Post la akuta periodo apliku la kataplasmojn iom varmaj por faciligi la defalon de la krustoj.

Zostero
estas infekta malsano karakterizita per unuflanka herpetoforma blaza erupcio sur la trajektorio de la sensoraj nervoj kun akompano de ĝeneralaj simptomoj (naŭzoj, vomoj, diareo, sendormeco) kaj febro.
Sur la torako la erupcio estas zonforma. ĝia plej grava simptomo estas akra neuralgia (laŭlonge de la nerva irejo) kontinua doloro kun paroksismoj de temp' al tempo, kiu tre suferigas la pacienton, eĉ post la malapero de la erupcio, pleje ĉe maljunuloj. Ĝi atakas prefere adoltojn kaj daŭras ĉirkaŭ du semajnojn.
Kvankam ties prognozo estas ĝenerale benigna, ĝi povas fariĝi malbona pro komplikaĵoj aŭ okulaj lokiĝoj, kiuj postlasas kornean maldiafanajon. Malvarmaj kataplasmoj el argilo sur la afekciitan regionon tage kaj nokte estas tre rekomendindaj. Se ial ili ne estas bone tolerataj, anstataŭigu ilin (aŭ alternigu ilin) per varmaj malsekaj fomentadoj, prefere kun dekoktaĵo de kamomilo aŭ fenkolo. Ankaŭ utilas surŝmiri olivoleon aŭ vazelinon.

Krom la koncize priskribitaj pli supre, ekzistas multaj aliaj akutaj infektaj malsanoj, por kies kuracado oni devas sekvi la generalajn indikojn.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo