LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Kelkaj konsideroj pri ostaro

Ostoj kun la artikoj plenumas tre multajn diversajn bezonojn.

  • kranio: kiel skribite, la kapaj ostoj de ĵus naskita bebo estas tre flekseblaj. Tio necesas por ebligi al la bebo penetri tra la malvasta naskokanalo. Poste la kapo devas kreski - sed atentu tarnen, ke la kapo proporcie ĉe bebo estas multe pli granda ol ĉe plenkreskulo.

    Kiel ni jam eksciis, tio dependas de la fakto, ke nervoj perdis la eblon duobliĝi. Ĉiuj jam ekzistas, ili nur ankoraŭ kreskas kun la organismo. Poste la kraniaj ostoj kunartikigas nemoveble. Tiuj juntoj nomiĝas suturoj. La kapo estas fortika §elo, kvazaŭ kiraso kaj tiel bonege protektas la valoran enhavon kontraŭ perforto.
  • vertebraro: ĝi estas la akso, je kiu ciuj aliaj ostaroj, ja la tuta korpo, dependas. Unuflanke ĝi formas kirason por la nervoj de la spina medolo, aliflanke ĝi devas esti fleksebla kaj elasta por ebllgi movadon kaj deteni troajn skuojn de la kapo. Tion la natura solvis per vertebroj - la kiraso - kaj intervertebral' diskoj. Ili efikas kiel kusenoj moderigantaj skuojn (ili estas helpataj de la piedoj, genuoj kaj kokso).

    Oni facile rimarkas, rigardante la vertebraron, ĝian S-formon. Ĝi subtenas la elastecon. Tarnen sin kaŝas danĝero, speciale en la lumba vertebraro kaj ĉe dikuloj aŭ dum gravedeco: la tiro, precipe
    je la kvina lumba vertebra forte kreskas kaj facile damaĝas al la intervertebra disko. Rezultiĝas ofte granda doloro. En la supra parte de la toraka vertebraro kaŝiĝas alia dangero: tiu dum la kreskado facile ĝibiĝas, se la kreskulo ne tenas sin sufice rekte.

    Cifozo tarnen estas normala, same kiel lordozo. Ili apartenas al la S-formo. Se vertebraro kurbiĝas flanken, oni nomas tiun staton skoliozo. Ĝi ne estas normala.

    Sakra kaj kokcigo kunfandiĝis dum la homa evoluo. Kokdgo estas rudimenta vosto. Se oni falas sur ĝi, tio kaŭzas konsiderindan doloron.

    La sepan kolan vertebron kaj la unuan de la toraka vertebraro vi facile povas palpi. Etendu la kapon sube antaŭen kajpalpu vian nukon. La plej elstara estas la sepa. Nun remetu la kapon al sia normala pozicio. Facile vi povas konstati la kunmovon de la sepa. La unua toraka vertebro ne kunmovĝas.
  • torako: ĝia tasko estas protektado de la torakaj organoj. Tiu tasko ne estas tiom facile plenumebla, ĉar ĝi devas esti tre elasta kaj movebla por ebligi la spirmovojn. La movojn de viaj ripoj vi facile povas palpi, kiam vi forte en- kaj elspiras.

    Tiun taskon la naturo solvis per ripoj. Malantaŭe ili artlkiĝas kun la vertebroj, antaŭe iliaj finajoj komunikas kun kartilago) ligantaj ilin al la sternumo. La lastaj du ripoj antaŭe ne komunikas kun alia osto
    aŭ kartilago.

    Tio donas pli da moveblo por la ventraj organoj. La sternumo samtempe estas protektilo por la koro situanta malantaŭ ĝi kaj tiksilo por la klavikloj, kiuj formas kun skapolo kaj humero la ŝuitron.

    Ĉu vi miras, kial la torako sub la sternumo vaste malfermiĝas? Nu, rigardu dikulon aŭ gravedulinon! La malfermiĝo ebligas la dikiĝon. Dikiĝeblo dum la evoluo de la homo estis grava, ĉar homoj ĉasantaj ofte dum pli longa periodo ne havas sufiĉe por manĝi. Aliflanke viando rapide putriĝas kaj la eblecoj konservi ĝin certe estis tre limigitaj. Tial oni dum mallonga tempo devis ĉion formanĝi.
  • sultro: tiu artiko konsistanta el klaviklo, skapolo kaj humero donas al la brako treege grandan moveblon. Tial ĝi ne estas tiom fortika. Gi estas la plej ofte elartikiĝanta artiko. La diversajn partojn de la sultro vi tute facile povas palpi. Prefere provu tuj!
  • mano: ĝi estas la utilega ilo, per kiu homoj povas krei kaj ŝanĝi sian ĉiirkaŭmedion. Tial ne mirigu nin, ke tiom fleksebla organo konsistas el tre multaj ostoj kaj artikoj.
    Precipe mi volas atentigi vin je la dikfingro. Ĝi estas la plej bona inventajo je la mano. Ĝi ebligas la prenadon. Provu foje preni ion sen la dikfingro. Kompreneble, tio eblas, sed malpli facile kaj malpli precize. Dikfingro servas kiel kontraŭforto por la ceteraj fingroj.
  • koksosto (iliako) konsistas el ilio, iskio kaj pubosto (pubio). Ĝi devas esti fortika, ĉar al ĝi artikas la femuroj kaj malantaŭe la sakro (parte de la vertebraro). Samtempe ĝi devas esti elasta, almenaŭ je virinoj, ĉar ĝi estas la osta kadro, tra kiu bebo naskiĝas. Tion ebligas la kartilaga artiko inter la pubostoj.

    Palpi la koksoston estas facila afero. Supre, flanke de la korpo, vi palpas la ilion. Sur la iskioj vi sidas. La pubostoj troviĝas supre de la seksaj organoj. Ĝin vi plej facile palpas kuŝante.
  • piedo: ĝia tasko estas „peza". Ĝi devas port! la tutan korpon. Tiun taskon ni ofte malfaciligas uzante netaŭgajn ŝuojn. Kiu ja pensas pri la funkcio de la piedo? Oni iras, kuras, saltas kaj kutime ĉio funkcias. Same kiel mano, piedo havas multajn ostojn. Ili tarnen ne donas al la piedo same grandan moveblon kiel al la mano. Ili donas firman, sed tre elastan fundamenton al nia movado. Ĝi funkcias kvazaŭ risorto tiel forigante tro grandajn skuojn al la supraj partoj de la korpo. Unua viktimo de skuoj estas la genuoj. Tial ankaŭ ili elaste risortas skuojn, kiujn alie suferus la kokso. La restintajn skuojn mildigas la vertebraro.

supren


reen al la komenco   reen al Naturkuracado   reen al la starta paĝo