LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Seksaj organoj

Dum plej multaj ĉeloj povas duobliĝi per si mem, la reproduktado de tuta organismo bezonas la seksajn organojn. Unuflanke la seksaj organoj estas necesaj por produkti ovoĉelojn kaj spermojn posedantaj la duonigitan kromosomaron (vidu Mejozo). Aliflanke necesas gardi kaj kreskigi la fekundigitan ovoĉelon dum naŭ monatoj. Por tio ĉi servas la virinaj seksaj organoj.

Virinaj organoj

Virinaj seksaj organoj interne
    Al la virinaj seksaj organoj apartenas:
  • seksaj glandoj: ovarioj
  • seksaj vojoj: ovoduktoj (salpingoj), utero, vagino
  • apudaj seksaj glandoj: uteraj kaj vestiblaj glandoj
  • eksteraj seksaj organoj: vulvo konsistanta el po du eksteraj kaj internaj vulvaj lipoj, klitoro kaj vagina vestiblo.
  • mamoj
Organoj en la virina pelvo

Ovarioj
Ili estas kaj endokrinaj kaj eksokrinaj glandoj. Eksokrinaj glandoj verŝas sian produkton al tubeto aŭ kavaĵo. Endokrinaj glandoj verŝas sian produkton rekte en la sangon.

Eksokrina funkcio estas la maturiĝo kaj elverso de ovoloj en salpingon. Endokrina funkcio estas produktado de la hormonoj estrogeno kaj progesterone.

En la ovarioj troviĝas 400 000 praovoĉeloj. Dum la fekunda periodo de virinoj maturiĝas nur 400-500 ovoĉeloj (ovoloj). La fekunda periodo komenciĝas je seksa maturiĝo okazanta inter 11a kaj 14a vivojaroj kaj finiĝas per la ĉeso de la menstruoj inter 45a kaj 50a vivojaroj.

Dum ĉiu menstrua periodo maturiĝas unu ovoĉelo. Dekstra kaj maldekstra ovarioj kutime alternas. Dum la maturiĝo produktiĝas en la ovoĉelo estrogeno. Samtempe la maturiĝanta praovoĉelo proksimiĝas al la ovaria kortiko.

Estrogeno stimulas la kreskadon de interna utera tegumento. Ĝi pretiĝas por akcepti kaj kreskigi fekunditan ovoĉelon. Post pretiĝo de la utera mukozo la maturiĝanta ovoĉelo atingas la kortikon de la ovario. Super la ovolo ĝi fariĝas tute maldika. La ovolo subito disrompas la kortikon pelata per fluidaĵo produktita de ĉeloj, kiuj ĉirkaŭis la ovoĉelon. Post elpuŝo de la ovolo, tiuj ĉeloj ekproduktas progesteronon. Ĝi ebligu al la ovolo - se ĝi estas fekundiĝita - enpenetran kaj ekkreskon en la utera mukozo.

Se la ovoĉelo ne fekundiĝas, la produktado de progesterono ĉesas kaj rezultiĝas menstruan sangetadon.

Tia ciklo nomiĝas periodo. Post la sangetado la ciklo rekomenciĝas.

Ovoduktoj (salpingoj)
Salpingaj fimbrioj similas al moviĝanta multbraka funelo. Ilia tasko estas kapti la ovolon post ĝia elpuso. Se tio ne funkeius, la ovolo povas fali en la petvan kavaĵon. Je malfeliĉaj cirkonstancoj ĝi tie fekundiĝus kaj kaŭzus vivdangeran situacion.

Kutime la fimbrioj ne multe moviĝas. Nur dum la tempo de baldaŭa ovoelpuso ili vigligas kaj palpas la ovarion. Gvidata de kemiaj substancoj ili kutime preeize kaptas la ovolon.

Atinginte la ovodukton la ovolo estas movata per la ovodukta muskolaro kaj viletoj de la mukozo en la direkten al utero. La interno de ovodukto por tiu celo havas multajn laŭlongajn faldojn ebligantaj nur tiun direkten. La vojago tra ovodukto daŭras 3-4 tagojn. Dum tiu tempo kutime okazas la fekundiĝo.

Cetera la ovoĉelo ne estas tute sola. Akompanas ĝin ĉirkaŭaj ĉeloj formantaj kvazaŭ kirason por protekti la ovolon (vidu Koncipado de infanoj).

Utero
Ĝi havas formon kaj grandon de piro. Ĝi konsistas el glata muskolaro multobliganta dum gravedeco. La interna muka tegumento enhavas glandojn. Ili nutras la fekunditan ovoĉelon ĝis ĝi enpenetris la mukozon por konektiĝi kun la patrinaj sangotubetoj.

Se la ovolo ne fekundiĝis, ĝi malaperas kun parto de la utera mukozo per la menstrua sangetado.

Kiam virino ne estas fekundebla, la utero estas fermita per muko, kiu malebligas la enpentradon de spermoj kaj mikroboj.

Vagino
Vagino estas muskola tubo. Gi servas kiel fekundiga organo. Fine de gravedeco ĝi funkcias kiel akusa kanalo. La vagina mukozo estas acida por preventi infektoin per malsanigaj bakterioj aŭ fungoj. Tion subtenas specialaj simbiozaj" bakterioj vivantoj sur kaj per vagina mukozo.

Apudaj seksaj glandoj
Uteraj glandoj produktas alkalan mukon, kiu ankaŭ fermas la uteron dum la tempo, kiam la virino ne estas fekundiĝebla. Vagina mukozo produktas acidan fluaĵon nutranta la simbiozajn bakteriojn kaj protektante kontraŭ inflamoj per aliaj bakterioj kaj fungoj.

Parte fermita estas la vagino de virgulinoj per faldo de la mukozo, nomita himeno. Vaginaj vestiblaj glandoj malsekiĝas la vulvon por ebligi enpenetron de la peniso.

Eksteraj seksaj organoj
ili konsistas el la du eksteraj vulvaj lipoj, haŭtfaldoj kun grashista kuseno, kaj la du internaj vulvaj lipoj enhavantaj multajn nervofinaĵojn kaj svelkorpojn. La vulvaj lipoj fermas la vaginan vestiblon. En ĝia antaŭo troviĝas klitero, ävelebla kaj disponanta pri multaj nervaj finaĵoj. Iom malantaŭe estas la elirejo de la urintubeto, pli malantaŭe la malfermo de la vagino.

Virina mamo

Mamoj
Dum seksa maturiĝo formas sin la mamoj. Samtempe ekkreskas subakselaj kaj pubaj hararoj. Dum gravedeco disvolviĝas mamaj glandoj. Post nasko ili ekproduktas lakton. Ĝi estas la plej bona suĉinfana nutraĵo, ĉar ĝi enhavas ĉion, kion la bebo bezonas. Krome per la patrina lakto transiras substancoj protektantaj la bebon kontraŭ malsanoj. Dum gravedeco mamoj kaj mampintoj sveliĝas, la ĉirkaŭpinta areo (areolo) plikoloriĝas.

 

Viraj organoj

    
Al la viraj seksaj organoj apartenas:
  • seksaj glandoj: testikoj
  • seksaj vojoj: surtestlkoj (epididimoj), spermoduktoj, sprucigaj duktoj
  • apudaj seksaj glandoj: surtestikoj, spermaj veziketoj, prostato, bulbouretraj glandoj
  • eksteraj seksaj organoj: peniso, testika sako (skroto).
Viraj seksaj organoj

Testikoj
Same kiel la ovarioj ankaŭ la testikoj estas ekso- kaj endokrinaj glandoj. La eksokrina funkcio estas produktado de spermoj. Endokrina funkcio estas produktado de testosterono, la vira seksa hormono.

Testiko estas granda kiel pruno. Ekstera tegumento estas konektiva histo, de kiu eliras septoj dispartigantaj la testikon en 200 lobetoj. En ĉiu lobeto troviĝas du aŭ tri testikaj tubetoj, en kiuj multobliĝas praspermoj el kiuj maturiĝas la spermoj.

Spermo longas je 0,05 mm. La kapo enhavas la kromosomojn. La meza parto produktas la energion, kiun la vosto uzas por movi la spermon. Tiel ĝi avancas 3-4 mm ĉiuminute.

Inter la testikaj tubetoj troviĝas ĉeloj produktantaj la viran sekshormonon.

Testiko kaj surtestiko (parte disvolvita)

Surtestiko] (epididimoj)
Post maturiĝo la spermoj pasive atingas surtestikon. Gi funkcias kiel provizejo por spermoj. Por konservi ilin, ili estas deponataj en acida medio.

Tiel ili ne povas movi sin. Neuzitaj spermoj kutime elversiĝas dum songo per polucio.

Spermoduktoj
Fine de la surtestikoj komenciĝas spermoduktoj kondukantaj al prostato. Antaŭ ol enpenetri ĝin, ili formas ampolon. Ci servas kiel kolektejo por spermoj. Malantaŭ la ampolo spermodukto kuniĝas kun dukto de la spermaj veziketoj. Komune ili enpenetras prostaten.

En prostato la spermodukto ŝanĝiĝas al sprucigaj duktoj.

Sprucigaj duktoj
Ili kondukas tra prostato kaj finiĝas enirante urintubon. Apud la sprucigaj duktoj troviĝas la elirejoj de prostate] duktoj. Ill samtempe kiel la sprucigaj duktoj elversas sian enhavon.

Spermaj veziketoj
Spermaj veziketoj enhavas malgraŭ sia nomo nenlujn spermojn. Ili produktas fluaĵon, kiu kunigas kun la spermoj, antaŭ ol enpenetri prostaten. La fluaĵo enhavas fruktozon, speco da sukero, el kiu la spermoj produktas la necesan energion.

Prostato
Ĉi produktas alkalan fluaĵon ebliganta al la spermoj, kiuj ja konserviĝis en acida medio, ekmoviĝon.

La prostato povas facile kaŭzi problemojn al viroj, se ĝi kreskas aŭ sveliĝas. Tio ekzemple okazas dum inflamoj (prostatito). Post la kvindeka vivojaro ĝi ofte kreskas (prostatadenomo).

Tio kaŭzas mallarĝigon de la urina tubo kaŭzanta malfacilan pisadon kun ofta bezono. En la urina veziko restas ĉiam pli multe da urino, tiel ke la muskoloj de la veziko fortiĝas por premi pli forte kaj venki la obstaklon. Dum multaj jaroj tio bone funkcias. Sed se la prostato daŭre pli kreskas, la forto de la veziko ne piu sufiĉas. La obstrukco nun ankaŭ ekgenas la renojn, ĉar ili ne plu povas forigi la urinon. Sen kuracado tiu state kondukas al morto pro memveneniĝo.

Bulbouretraj glandoj
Ni memoru, ke la urinotubo fakte estas urinsperma tubo. Unuflanke ĝin trafluas rubaĵoj, aliflanke sentemaj spermoj, kiuj suferus pro la plej ofte acida urintuba medio. Tial la bulburetraj glandoj dum seksa ekscito elversas fluaĵon, kiu kvazaŭ purigas la tubeton. Samtempe ĝi malseketiĝas la glanon, tiel ke ĝi pli facile enpenetras la vaginon.

Peniso
Ĝi estas la fekundiga organo de la viro. Por enpenetri la vaginon ĝi devas rigidiĝi (erekti). Tiun taskon plenumas tri ävelkorpoj. Per nerva reflekso malfermiĝas arterioj kondukantaj multe da sango al la peniso. La svelo kunpremas la vejnojn de la svelkorpoj, tiel ke ili fermiĝas. Sango ne povas elflul. La erektiĝo restas ĝis la arterioj refermiĝas.

Erektiĝon malhelpas sangtubaj (angiaj) malsanoj, medikamenta malaltigo de la sangopremo, laceco kaj unuavice psikaj genaĵoj.

Testika sako
Ĝi estas klimatizilo por la testikloj. Fakte mirigas, kial la sentemaj testikloj ne restas en la korpomezo, kie ili kreskis antaŭ la nasko (en simila pozicio kiel la ovarioj). La klarigo estas facila: spermoj ne toleras la varmon de la korpo. Ilia maturiĝo postulas temperaturon je 2 °C pli malaltan ol en la korpomezo, kie estas 37-37,5 °C. Se la temperature en la sako estas tro alta, ĝi etendiĝas. Tiel ĝi pligrandiĝas sian surfacon kaj povas forigi pli da varmo.

Se la temperaturo malkreskas, la testika sako maletendiĝas. Tiel la varmoperda surfaco malgrandiĝas. Samtempe ĝi premas la testikojn kontraŭ la perineo, de kiu ili ricevas varmon.

Modernaj okcidentaj vestaĵoj ofte estas tre maivastaj. Malvasta (sub)pantalono premas la testikojn konstante al la perineo. Tiel la temperaturo ofte estas tro alta. Tio estas unu el diversaj kaŭzoj kial la spermokvanto kaj - kvalito konstante malkreskas. Multaj viroj tiel malfekundiĝas.

supren


supren


reen al la komenco   reen al Naturkuracado   reen al la starta paĝo