KieI kuloj venkas malsanojn

Harald SHICKE, Germanio

Carl Baunscheidt
Kutime homoj ege malŝatas kulojn. Ili malagrable pikas kaj multaj eĉ transdonas malsanojn. Malario estas ilia ekzemplo. Ĝi ankoraŭ nun estas unu el la plej mortigaj malsanoj.

Germana mekanikisto Carl BAUNSCHEIDT (1809-1873) (prononcu: Karl Baŭnŝajt) suferis pro reumatismo en la mano. Iam li sidis en sia ĝardeno kun sia ŝveIinta mano, kiam alflugis kuloj kaj pikis tiun manon. Baldaŭ la mano malŝvelis kaj la doloro malaperis!

Li provis klarigi al si la efikon: unue estas piko kaj due la insekto sekreciis iun substancon. La kombino el ambaŭ evidente kaŭzis lian malsuferigon kaj resaniĝon de la mano.Jam antaŭe li inventis diversajn aparatojn. Tial li ne nur pensis, sed decidis krei artefaritan kulon.

Fariĝis aparateto en formo de bastoneto en kies finajo troviĝis 33 pingloj. Ĝi troviĝis en ingo kun risorto. La ingon oni metas sur la haŭton, tiras la bastoneton kaj liberigas ĝin. Tiel ĝi, per la forto de la risorto, truetigas la surfacon de la haŭto, sen ke aperas sango. Jen li havis la pikilon, kiun li nomis kulo.

Mankis la substanco, evidente venena, de la kulo. Li multe eksperimentis por inventi oleon kun la dezirata incita efiko. Post la pikado de la haŭto li ŝmiris tiun oleon sur la pikitan arealon - kaj bonege sukcesis kontraŭ eĉ multaj malsanoj!
La haŭto post la pikado ruĝiĝas. Tiun efikon la oleo multe fortigas. La paciento sentas varmon, kiu povas konserviĝi dum tuta semajno. En la haŭto ofte ekestas aknoj eligantaj puson.

Post la reboniĝo de la haŭto oni povas refoje apliki la metodon. Oni daŭrigas ĝin tiel longe ĝis ne plu estas pusado. Tamen ekzistas ankaŭ korpopartoj, kie ne aperas puso, sed kie efikas nur la varmo. La reago dependas de la malsano kaj de la loko de la aplikado. Kie troviĝas multaj limfduktoj, tie kutime aperas puso. Gi ne estas kromefiko nedezirata - ĝi estas la efiko: la veneno tie troviĝanta en la korpo malaperas en formo de tiu puso kaj tiel la malsano pliboniĝas.

Tiu metodo estis tiel sensacie sukcesa, ke baldaŭ poste centmiloj da homoj kaj kuracistoj entuziasme uzis la kulon de Baŭnscheidt. Li eldonis revuon kun la titolo "Die Mucke" (la kulo). La entuziasmaj aplikantoj nomis la aparaton ,,Lebenswecker" (revivigilo), ĉar ĝi helpis je tiom da malsanoj, ankaŭ koratakoj.

La aparato nun nomiĝas ,,Baŭnscheidtiergeret" (prononcu: baŭnŝajtirgeret) kaj ekzistas en multaj diversaj formoj,
sed la principo restas tute sama kiel antaŭ 150 jaroj. Aperis libroj en kiuj oni mencias tre multajn malsanojn kuraceblajn per la baŭnŝajtilo.

Mi volas doni nur unu ekzemplon:
Kiam mi studis naturkuracadon antaŭ 23 jaroj mi multe suferadis jam de pli ol dek jaroj pro multfoja tonsilito. Kompreneble medicinistoj ofte konsilis forigi ilin. Sed bonŝance mi ne kuraĝis! Konatiĝinte kun la baŭnŝajtismo mi aplikigis al mi la metodon. Unufoja apliko jam kaŭzis plenan sukceson!  Verŝajne ne ekzistas pli bona metodo por sanigi la tonsilojn ol la baŭnŝajtismo.

Dum la pasintaj 21 jaroj mi multmilfoje aplikis tiun bonegan metodon, kiu estas nek doloriga por la paciento nek iel ajn danĝera, sed tute malmulte kostas kaj bonege helpas je multaj malsanoj, precipe je tonsilito. Tie mi konstatis ec ne unu malsukceson. Ne mirige ke Bounscheidt enspezis milionojn per kuloj!

Li neniam detaligis la veran konsiston de sia oleo, sed nuntempe uzataj oleoj havas almenaŭ similan efikon kiel la originalo. Medicinistoj plendas ke ĝi estas "charlatanajo", sed naturkuracistoj scias pri la grandiozaj efikoj de tiu metodo, kiu kompreneble ankaŭ havas sian limon.

Certe la baŭnŝajtismo povus refoje entuziasmigi homojn precipe en malriĉaj landoj (ankaŭ la popolo en Germanio tiutempe estis tre malriĉa). Ĝi estas facile uzebla, malaltkosta, sed ege efika.

reen al la komenco    reen al fakaj eldonajoj